Revo pri Europo sen naziismo
"Ni havas revon…", Manifesto-05
Ni havas revon.
Ni havas revon vidi Europon sen naziismo
Ni havas revon ke terurajoj kaj tragedioj de la 20a jarcento ne reokazu en Europo de la nova jarcento.
Ni komprenas ke por tio tute ne suficas penoj de individuaj reprezentantoj de statoj kaj registaroj - ili kaj tiam, meze de la 20a jarcento, povis nur peni satigi la monstron kaj provi eskapi mem. Sed ne sukcesis. Sango de senkulpaj viktimoj estus sufica por centoj de riveroj, fluantaj survoje al eksterlima lando.
Ni komprenas ke ne suficos kaj penoj de centoj civilaj, homrajt-defendantaj, kontraufasismaj organizoj por plenumi nian revon. Jam nun ekzistas europaj urboj (se vi volas, ni nomos ilin por vi!), kie vespere junuloj timas aperi surstrate, sed fasistoj kaj skin-nazioj sentas sin kiel hejme.
Ni komprenas ke la vera novnaziismo ("novfasismo") estas ne nur rasismo, sed ankau kulto de kruda forto kaj militismo, gi ankau estas totalismo, strebo al kreo de potenca kaj cionpova stato, "zorganta" pri eta homo kaj povanta oferi tiun etan homon al interesoj de "plejmulto", "nacio", "stato". Kaj ofte "naziismo" aperas ne tuj ci-trispece, sed per apartaj kapoj de la monstro, kaj tiam ni ne ciam povas rekoni gin…
Ni komprenas ke nur se miloj kaj milionoj da normalaj europanoj - stat-oficistoj, studentoj, policistoj, kelneroj, entreprenistoj, instruistoj, laboristoj, kuracistoj - estos pretaj por la plej elementaj agoj por haltigi kreskon de naziismo en Europo (partopreni agadon, pendigi kontraufasisman afison laborloke, subteni kontraufasisman organizon) - nur tiam ni povos alproksimigi al nia revo.
Ni havas revon ekkoni unu la alian. Por subteni unu la alian kaj je necesa momento helpi.
Kaj ni havas revon: ne kreante iujn novajn movadojn kaj organizojn, kunigi tiujn, por kiuj tiu ci revo estas ankau ilia propra (ec se ne sola!).
Ni alvokas reprezentantojn de europaj kontraufasismaj grupoj kaj organizoj kaj ankau normalajn europanojn - junajn kaj ne nur - subskribi tiun ci manifeston kiel signo de preteco al solidaraj agoj kaj de tio, ke en Europo fasismo ne pasos!
[an error occurred while processing this directive]